Socia teorio

Sociaj teorioj estas kadroj de empiria pruvaro uzitaj por studi kaj interpreti sociajn fenomenojn. Ilo uzita de sociaj sciencistoj, sociaj teorioj rilatas al historia studo pri plej validaj kaj fidindaj metodologioj (ekz. pozitivismo kaj kontraŭpozitivismo), same kiel al la unuarangeco ĉu de strukturo aŭ de agento. Kelkaj sociaj teorioj klopodas resti strikte scienca, priskriba, kaj objektiva. Konfliktaj teorioj, male, prezenta klare regularajn sintenojn, kaj ofte kritikas la ideologiajn aspektojn esencajn en konvencia, tradicia pensaro.

La originoj de socia teorio estas malfacile skizeblaj, sed la indikoj ofte revenas al Antikva Grekio (Berberoglu 2005, p. xi). El tiuj fondoj en Okcidenta filozofio leviĝis la teorio de la socia kontrakto de la Klerismo, la sociologia pozitivismo, kaj la moderna sociscienco. Nuntempe, 'sociscienco' estas uzata kiel ombrela termino por referenci al sociologio, ekonomiko, politika scienco, jurfilozofio, kaj aliaj fakoj. Socia teorio estas interfaka kaj desegnas ideojn el kampoj tiom diversaj kiaj antropologio kaj komunikilaj studoj. Socia teorio de neformala naturo, aŭ aŭtoreco bazita ekster akademia socia kaj politika scienco, povas esti referencata anstataŭ "socia kritiko" aŭ "socia komentario". Simile, "kultura kritiko" povas esti asocia kaj kun formalaj kulturaj kaj literaturaj sciencoj, same kiel kun aliaj ne-akademiaj aŭ ĵurnalismaj formoj de verkado.

Socia teorio kiel distinga fako aperis en la 20a jarcento kaj estis tre asocia al koduto de kritika pensaro, baze sur racio, logiko kaj objektiveco, kaj la deziro por konaro tra aposterioraj metodoj de malkovro, pli ol apriora metoda tradicio. Kun tio mense facilas ligigi socian teorion al pli profunda filozofia studo por certigi la respondecon de ĉiu homo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search